6-10 Internaciaj Lingvaj Festivaloj

6-a festivalo, 2001

La 6-a festivalo okazis la 20–21-an de oktobro 2001 en la Urba palaco de infana kaj junulara kreado, kaj en la filologia fakultato de la Ĉuvaŝa ŝtata pedagogia universitato Ivan Jakovlev. Pasigo de festivalo estis dediĉita al Eŭropa Jaro de Lingvoj. Ĉi jare organizadon de la festivalo monsubtenis Departemento pri junularaj aferoj de Rusia Federacio, Ĉuvaŝa ŝtata komitato pri junularaj aferoj. En kadro de la antaŭa programo estis organizitaj lingva konkurso, interkultura konkurso “Ĉu vi scias?”, ekspozicioj de infanaj desegnoj “Mondo estas …”, “Bildkarto por amiko” kaj de alfabetoj. Dum la 6-a festivalo partoprenantoj aŭskultis mezepokan muzikon prezentitan de muzikgrupo “Universale in re” (N. Novgorod).

La festivalon vizitis delegitaroj de 10 rusiaj urboj kaj de 3 landoj (Norvegio, Ukrainio, Belgio). La gastoj de la festivalo estis Bertrand Menciassi (Francio/Belgio), reprezentanto de la Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj, Mehdi Sanai (Irano), direktoro de la kultura centro de la islama respubliko Irano en Moskvo. Ankaŭ la festivalon vizitis organizanto de Lingva festivalo en Berdjansk (Ukrainio), kaj esperantistoj de Norvegio kaj Ĉinio (Stian Håklev, Vang Huaj Ju).

7-a festivalo, 2002

La 7-a festivalo okazis la 18-20-an de oktobro 2002. Ĉi-jare aranĝo estis organizita en la Respublika instituto de kulturo. En la programo estis prezentitaj 40 mondaj lingvoj. La 19-an de oktobro en Ĉeboksara kooperativa instituto pasis studenta konkurso inter teamoj “Orientaj civilizoj”. Gastoj de la 7-a LF estis Tomislav Divjal kaj Vladimir Dujniĉ de Kroata junulara Esperanto-Asocio, Garik KOKOLIJA, prezidanto de Rusia Esperantista Unio.

Kun subteno de la Ministerio de kulturo de Respubliko Marij El estis organizita partoprenado de junulara teamo de la urbo Joŝkar-Ola. Ili prezentis marian lingvon kaj preparis programeron por la koncerto.

8-a festivalo, 2003

La Festivalo okazis inter la 17-a kaj 19-a de oktobro 2003 en la konstruaĵoj de DK Uĥsaj kaj en la 5-a konstruaĵo de la Ĉuvaŝa Ŝtata Pedagogia Universitato.

Estis prezentitaj 43 lingvoj. Kiel honoraj gastoj estis Ivan Horvat (Hungario), vicestro de la Kultura, scienca kaj informa centro de la Hungara Respubliko en Moskvo kaj Aleksandr Melnikov (Rostov-na-Donu), direktoro de kultur-kleriga centro "Lingvo", adjunkto de AIS San-Marino, doktoro de filologio.

Unuafoje okazis studenta KGS pri la temo "Oriento-Okcidento" kaj lingvaj teritorioj pri la angla, franca, germana kaj itala lingvoj.

9-a festivalo, 2004

La 9-a LF okazis inter la 22-a kaj la 24-a de oktobro 2004. La festivalo okazis en 4 grandaj ejoj, la enkonduka programo – en la Ekonomika Teknologia Kolegio, kie okazis la nova festivalero – Festivala Maratono, konsistanta el tri partoj: sporta (naciaj ludoj), intelekta (naciaj intelektaj ludoj) kaj skeĉa (naciaj fabeloj).

Alia novaĵo de la Festivalo estis scienc-praktika konferenco "Funkciado de minoritataj lingvoj en kondiĉoj de tutmondiĝo". La konferenco havis lokon en la Instituto de Kulturo.

La malfermo de la Festivalo okazis en la Domo de Infana kaj Junulara Kreado (en la centro de Ĉeboksaro) kaj la lingvaj prezentoj pasis en la 5-a konstruaĵo de la Ĉuvaŝa Ŝtata Pedagogia Universitato.

Entute estis ĉirkaŭ 600 partoprenantoj (el inter ili 60 uljanovskanoj).

La honoraj gastoj: kieva muzikisto kaj lingvema filozofo Valerj Kurinskij, esperantista reĝisoro el Pollando Roman Dobrzynski, prezidanto de la Rusia Esperantista Unio Nikolaj Gudskov, esperantisto kaj dagestana ĵurnalisto Abduraĥman Junusov. Kiel specialaj gastoj estis ankaŭ la esperantistoj Pier-Luigi Cinquantini, Hèctor Alòs i Font kaj Slavik Ivanov. La honoraj gastoj aktive partoprenis la programon, i. a. Roman Dobrzynski, Abduraĥman Junusov, Hèctor Alòs i Font kaj Slavik Ivanov elpaŝis antaŭ studentoj-ĵurnalistoj en la Ĉuvaŝa Ŝtata Universitato rakontante pri siaj spertoj en E-ĵurnalismo.

La internacia koncerto estis aparte riĉa, enhavante 25 programerojn. Inter la plej popularaj prezentoj estis: la ĉeĉena, la nepala kaj la germana gvidata fare de esperantisto Jan Schröder. Unuafoje en la 9-a LF estis prezentitaj la lingvoj oseta, laka, kataluna, loglano kaj kelkaj aliaj.

10-a festivalo, 2005

La Festivalo komecniĝis per poezia koncerto en diversaj lingvoj (13) en la Ŝtata Artmuzeo de Ĉeboskari kun 60 da partoprenantoj, kiu estis samtempe la solena mafermo de la Festivalo, la programo enhavis 6 karavanojn en diversaj lernejoj de la urbo kaj viziton al Ŝumerlia al la loka Infana Palaco. Enkadre de la Festivalo okazis Festivala maratono inter 5 studentaj teamoj el 5 altlernejoj, konkurantaj en sportaj naciaj ludoj, arto kaj intelektaj konkursoj.

La ĉefaj tagoj de la Festivalo daŭre restis la semajnfinaj tagoj - okazis prezentoj de 39 lingvoj, plej furoris la ĉeĉena, germana far esperantisto Jan Schroeder. La prezentoj de Esperanto havis stabile 10-12 ĉeestatnojn.

Sabate okazis ronda tablo "Internacia lingvo de la XXI jarcento" kun partopreno de Georgij Kokolia, komitatano de UEA, ĉefredaktoro de REGO, Gennadij Anisimov, vic-katedrestro de la rusa lingvo de la Ĉuvaŝa Ŝtata Pedagogia universitato, doktoro de pedagogiaj sciencoj, membro-korespondento de la Ĉuvaŝa Akademio de sciencoj, Viktorija Urbanaviĉiute, ataŝeo de la litova ambasadejo en Rusia Federacio. La ronda tablo konkludis ke la internacia lingvo estas necesa kaj ke ĝi ne devas rompi la rajtojn de la aliaj lingvoj, dum la apliko de esperanto apenau estas videbla en la proksima tempo.

Furoris koncerto de JoMo, kiu dancigis centon da homoj el inter 400 - 450 ĉeestintoj. Sekvatage okazis internacia koncerto kun 24 programeroj.

La Festivalo estis vizitita de la delegitaro de la rus-usona programo Alfa Fellowship program kiu venis sur la ŝtata nivelo kaj la Festivalo estis salutita de la helpanto de la prezidento de la Ĉuvaŝa Respubliko Dmitrij Krjukov (kiu transdonis salutvortoj de la prezidento). La usonanoj estis tre kontentaj veni al la Festivalo ĉar ĝi estis unu el la malmultaj viglaj partoj de ili vizito.

El esperantistoj krom menciitaj personoj venis Irina Gonĉarova kun grupeto da studentoj, Steve Kobb, usonano, laboranta en Moskvo, 33 uljanovskanoj gvidataj de la familio Karcev (Jura, la patrino kaj filino), niĵni-novgorodanoj kun Aleksej Kozlov.

Pluraj amaskomunikiloj favore raportis pri la Festivalo.