1-5 Internaciaj Lingvaj Festivaloj

1-a festivalo, 1996

Ĝi kolektis ĉirkaŭ 150 homojn, okazis en la Domo de kulturo Huzangaj la 20-an de oktobro 1996, reprezentiĝis 14 lingvoj, ĉefgastis Vladimir Samodaj – eksredaktoro de la araba versio de “Moskvaj Novaĵoj”, Atner Huzangaj – prezidanto de la Ĉuvaŝa Nacia Kongreso.

2-a festivalo, 1997

La 2-an festivalon partoprenis ĉirkaŭ 300 homoj, ĝi okazis en la 54-a mezlernejo de Ĉeboksaro la 18–19-an de oktobro 1997, reprezentiĝis 22 lingvoj, ĉefgastis Aŝok Saĝanhar – direktoro de la Kultura Centro Jawaharlal Nehru de Moskvo, Vladimir Samodaj, Irina Gonĉarova – kunordiganto de AIS-programoj sur la teritorio de Rusia Federacio.

3-a festivalo, 1998

La 3-a okazis 24–25-an de oktobro 1998. Ĝi havis antaŭprogramon, dum kiu pasis konkursoj de infanaj desegnoj, kaj de lernejanaj verkoj, renkontoj de studentoj kaj lernejanoj kun reprezentantoj de la Asocio kaj gastoj de la Festivalo. La festivalejo estiĝis la 4-a urba mezlernejo, kiu ene de du tagoj bonvenigis ĉirkaŭ 550 festivalanojn.

Ĉefgastis Jean-Marc Leclerq (Francio) – kantisto, kies repertuaron konsistigas kantoj en 25 lingvoj, aŭtoro de la kanto “Ĉeboksari”, reprezentanto de la Lingva Festivalo en Tuluzo. La aliaj gastoj – Martin Schoden kaj Sofia Ugla, reprezentantoj de la sveda ambasadejo en Moskvo, Aleksej Armand – doktoro de geografiaj sciencoj, membro de Rusia Akademio de Sciencoj, Oscar Foltran – reprezentanto de Itala Esperanto-Junularo.

4-a festivalo, 1999

La 4-a Festivalo okazis la 23–24-an de oktobro 1999, en 59-a lernejo de Ĉeboksaro. En ĝi partoprenis pli ol 900 personoj kaj estis prezentitaj 37 lingvoj de la mondo, inter kiuj novis la cigana, maria, tatara, azerbajĝana, bamana, afrikansa, mongola, finna, norvega kaj aliaj.

Inter la honoraj gastoj estis Sjoerd BOSGA, prezidanto de TEJO, Sabira Stahlberg, ĉefredaktoro de la internacia revuo “Kontakto”, Vladimir Ĥritinin, reprezentanto de la katedro de afrikaj lingvoj en Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato. Krome venis ankaŭ Martin Ŝoden, reprezentanto de kultura centro de Svedio en Moskvo, Ulf LUNDE, estrarano de Norvega Esperantista Ligo, Vadim Toropov, ciganisto kaj specialisto pri la krimea dialekto de la cigana lingvo de Ivanovo. En la kultura programo multe kontribuis ĉuvaŝa folklora bando “Serenj”. La festivalo elvokis amason da artikoloj, intervjuoj ks. en amaskomunikiloj.

5-a festivalo, 2000

La jubilea 5-a okazis la 21–22-an de oktobro 2000. La festivalo estis organizita en du grandaj konstruaĵoj: Urba palaco de infana kaj junulara kreado, kaj filologia fakultato de la Ĉuvaŝa ŝtata pedagogia universitato nome de Ivan Jakovlev. En 2000 la antaŭa programo ĉirkaŭkaptis pli ol 3 500 lernantojn, studentojn, lingvemulojn. Ĝi enhavis renkontiĝojn kun honoraj gastoj en altlernejoj kaj en lernejoj, internacian kinejon dum 5 tagoj, infanan konkurson de desegnoj laŭ temoj “Kiel mi imagas la mondon”, “Lando de mia revo” kie partoprenis pli ol 350 lernantoj el 11 ĉeboksaraj lernejoj kaj proksimume 50 infanoj el 2 serbaj lernejoj. La bazan 2-tagan programon de la 5-a Lingva festivalo partoprenis preskaŭ 1 000 homoj el 21 landoj kaj el 7 rusiaj urboj. Dum la festivalo estis prezentitaj 38 lingvoj.

La gastoj de la 5-a festivalo estis Bertrand Menciassi (Francio/Belgio), reprezentanto de la Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj, Ĵaklin Bularia (Francio), ataŝeo de la franca ambasado en Rusio pri la evoluo de la franca, direktoro de la Franca centro en Niĵnij Novgorod, Joĵef Goretitj (Hungario), direktoro de la Kultura, scienca kaj informa centro de Hungario en Moskvo, Viktor Votinov, doktoro pri pedagogiaj sciencoj, profesoro, membro de la internacia pedagogia akademio, katedra estro de la Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato, Mohammed Al-Samaraj (Irako), doktoranto de la katedro pri irana literaturo de Instituto pri afrikaj kaj aziaj landoj de la Moskva Ŝtata Universitato, Sjoerd Bosga (Nederlando/Svedio), prezidanto de la Tutmonda esperantista junulara organizo, Veronika Acsadi (Hungario), prezidanto de la Hungara Esperanto-Junularo, Sonja Petroviĉ (Jugoslavio), reprezentanto de la Serba Esperanto-Junularo.

Dutaga programo konsistis el 7 samtempaj prezentoj de 38 lingvoj, konkurso "Lingua franca", koncerto de la grupo "Totus floreo" (Uljanovsk), kiu prezentis eŭropan mezepokan muzikon, internacia koncerto (kiun partoprenis 200 artistoj-lernejanoj, studentoj).