Birma lingvo

Familio, grupo: Ĉin-tibeta, tibet-birma, birma
Areo: Birmo
Denaskaj parolantoj: 32 milionoj
Stato: Ne endanĝerigita

La birma lingvo estas la denaska lingvo de ĉ. du trionoj de birmanoj. En Birmo estas fakte parolataj lingvoj de kvar lingvofamilioj: ĉin-tibeta, aŭstralazia, kradaja kaj hindeŭropa. La birma havas longan skriban tradicion, surbaze de propra brahmida abugido. Tio parte kaŭzas la ekzistantan grandan diferencon inter la skriba lingvovario kaj la parolaj, tiel ke la birma montriĝas elstara ekzempla kazo de diglosio.