• Чӑвашла
  • Русский
  • Esperanto
| |
 

La projekto "Traduku fabelon" 

 
 

Kara аmiko,

mi ŝatus prezenti al vi la projekton "Traduku fabelon".

Enkadre de Lingva Festivalo oni preparas eldonadon de tradukoj de ĉuvaŝa popolfabelo "La ponto de Asamat". Krom elektronika versio, kiun vi ekvidos sur paĝo www.lingvafestivalo.org de la projekto, libro estos prezentita dum baza programo de Lingva Festivalo (17a–18a de oktobro) kaj distribuita inter la ĉuvaŝiaj lernejoj. La eldonaĵo enhavos bildojn tiucele faritajn de ĉuvaŝiaj lernejanoj.

La projekto "Traduku fabelon" uzos du pont-lingvojn, esperanton kaj la rusan, al kiuj la fabelo estas ambaŭ tradukita de originalo en la ĉuvaŝa lingvo.

Se vi volas aliĝi al teamo de tradukistoj, ni atendas vian tradukversion de la ĉi-suba teksto. Sed ne forgesu antaŭe sendi anoncon pri traduko al poŝt-adreso lingvafest [ĉe] gmail.com kun temo "Fabelo".

Anoncitaj kaj faritaj tradukoj:

Angla, ĉina, esperanto, eŭska, dana, franca, frisa, germana, itala, japana, kalabria, kataluna, korea (por plenkreskuloj, por infanoj), malta, nederlanda, nepala, norvega, okcitana gaskona, okcitana lengadoka, persa, portugala brazila, runa, rusa, slovena, ukraina.

"La ponto de Asamat"

Onidire en pratempo, antaŭ pluraj jarcentoj, ĉe la montaro Aramasi vivis la prodo Ulap. Tie li bredis sennombran kaj nekalkuleblan brutaron. Neniu plago, neniu malfeliĉo trafis lin.

Tamen unu tagon la montoj komencis minace brui kaj tondri. Ĝis tiam neniam okazis io simila: la tondro tondris, la fulmo fulmegis, la pluvo torente displuvis. La montaj lagoj kaj riveroj komencis elbordiĝi kaj inundi verdajn kampojn de la valo. La akva fluo ade kreskis kaj la gregoj de Ulap komencis suferi pro malsato.

Tiam la prodo Ulap ekis preni la senfortajn bovojn, ĉevalojn, ŝafojn kaj porti ilin de la montaro al fora senakvejo. Tri tagojn kaj tri noktojn portadis Ulap sian gregon kaj ne povis finporti. Kaj savis lin kontraŭ tiu plago la olda Asamat, prodo forĝisto loĝanta sola. Dum sep tagnoktoj forĝis la olda prodo kaj el lia laboro naskiĝis mirinde bona brila fera ponto, simila al tera floro. Unu el ĝiaj flankoj staris sur la montaro Aramasi kaj la alia sur la bordo de Volgo.

La patrino de Ulap pelis la malsatan gregon laŭ tiu ponto for de la brua kaj trondra montaro al verdega herbejo. Tuj post kiam la grego transiris la ponton, ĝi malaperis antaŭ la okuloj.

Jen kial la ĉuvaŝoj la arkon, kiu videblas trans nuboj dum pluvo, nomas la Ponto de Asamat.